En la esperanta alfabeto estas ses supersignaj literoj kiuj ne estas entajpeblaj per normalaj klavaroj. Tajpi estas programo kiu ebligas facilan tajpadon de tiuj literoj sen ŝanĝi la sisteman klavar-aranĝon.
Per Tajpi oni povas entajpi klavkombinaĵojn kiel cx, s^ kaj aliajn, sed ili aŭtomate anstataŭiĝos per la konvena esperanta litero, en iu ajn programo. Ankaŭ oni povas ligi esperantajn literojn al rektaj klavoj, uzi la klavon Alt Gr, aŭ simuli la "mortajn klavojn" kiuj ekzistas en iuj klavaranĝoj de Vindozo. Dum Tajpi funkcias, bildeto restas en la sistema taskopleto ("system tray") kiu montras la aktivecon de la programo. Tajpi neniel ajn faros ŝanĝojn al via sistemo, ĝi nur funckias en la fono kaj respondas al klavara entajpado.
Tajpi estas senkosta softvaro, eldonata kun sia fontkodo laŭ la kondiĉoj de la GNU GPL.
Dankon al Sonja Elen Kisa pro gastigado de la Tajpi dosieroj ĉe http://kisa.ca.
|
© Thomas
James tmj2005@gmail.com |
Click for English site:
|
01-sep-2009 |
